Majaj Tagoj de Barcelono

La Majaj Tagoj de Barcelono de 1937, ankaŭ nomitaj Majaj OkazintaĵojBarcelonaj Majtagoj, estis serio de kontraŭstaroj okazintaj ĉefe inter la 3a kaj la 8a de majo de 1937 (dum la Hispana Enlanda Milito en la respublika flanko) en diversaj lokoj de la provincoj de Katalunio, kun kerno en la urbo de Barcelono, inter la sektoroj partianoj de la pluhavo de la Revolucio (nome parto de la CNT, la POUM kaj aliaj grupoj) kaj la partianoj de reveno al la leĝeco de la Respubliko (ĉefe la aŭtoritatoj kaj la partioj PSUC, regiona versio de la Partido Comunista en Katalunio, Esquerra Republicana de Catalunya kaj Estat Català). Tria intermeza sektoro estis la plej "eblisma" parto de la CNT, partiano de la militpaŭzo inter la diversaj prorespublikaj sektoroj.


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Tubidy